Kion la Ĵurnalistoj diris ?
Alloge facil-pieda
La festo honore al la unua kvaron-jarcento de [la salon-orkestro] Belle Epoque ja komenciĝis laŭ tre bonorda maniero. Plaĉe distraj sonoj emanis hieraŭ posttagmeze tra la salonego Reggehof en Goor [Nederlando] ... La humura ĥaoso komenciĝis je la alveno de eks-sopranulino Miss Emily Barlaston, Ordeno de la Brita Imperio. Vestita en armea uniformo (kune kun subjupo, ornamita per la Brita flago) ŝi emfazis la naivecon de la Usona prezidento kaj de la Brita reĝino, samtempe glutante necesajn glasojn da ŝereo. Kun intense orelfrapaj tonoj ŝi prezentis la kanton Roses of Picardy.
Post la intervalo, la programo ja estis sub la dominado de ĉi tiu kantanta old-fraŭlino. Belle Epoque klopodis seriozigi la aferon kun The Phantom Brigade kaj miksaĵo el Berlino ... sed Emily stumblis tra ĉio en muzikaj botoj de sep-mejlaj paŝoj.
Vestita en alia kompleto ŝi uzis la ŝancon, dum la longa enkonduko al Chanson de l’adieu, por indulgi sin per plia glaso da ŝereo kaj ankaŭ taso da teo ... en ankoraŭ alia kostumo ŝi liveris la finalon: Tea for Two. Ŝi ne nur kunkantigis la publikon, danke al teksto projekciita sur grandan ekranon, sed ankaŭ regalis la homojn per suĉbombonoj kaj skatoletoj da teo, kiujn ŝi bategis ĝis la balkono helpe de volano-rakedo.
Tegaĵo el naztuketoj kaj dekoj da pecoj de falinta te-kruĉo kompletigis la ruinegon ĉirkaŭ ĉi tiu muzika kaj humura primadono.
Koen Edeling, Dagblad Tubantia
Ĉarma kaj amuzega Valentena koncerto
... Post la paŭzo, la repertuaro estis festeno da rekonado. Oni
komencis per elĉerpaĵoj el Carmen de Bizet. En ĉi tio la
Paletti-Orkestro ludis fortike... je la enveno de Fraŭlino Emily
Barlaston, kiu baraktis sian vojon tra la spektantaro, tiel ke ŝi
alvenis malfrue. Kompreneble, ŝi kantis la ‘Habañera’ – sublime
prezentita, parenteze – kun enorma dozo da humuro. Ŝi prezentis
ankaŭ iujn ‘varieteajn’ erojn, en kiuj la amuzego estis kompleta.
Kunlabore kun la dirigento [Menno van Duuren] notoj fortranĉiĝis
por multe plilongigi aliajn. La bisaĵo ‘We’ll meet again’ fariĝis,
en kvazaŭ iu senfina rakonto, granda karnavalo, en kiu Fraŭlino
Barlaston malfermis sian festo-sakon, plenan je serpentaĵoj kaj
tiel plu. Jen la maniero por komenci pri la tago de la sankta
Valenteno.
Wim Beunders, Twentsche Courant/Tubantia
Emily ridigas Kristan-Demokratojn
La publiko el Kristan-Demokratoj en la plenplena salono Assinkhof amuzis sin hieraŭ ne nur je politikaj paroladoj de... ĉefministro Lubbers [de Nederlando], prezidanto Van Velzen kaj ministro pri justico Hirsch Ballin. Komike artan kulminon provizis la fama brita emerita primadono fraŭlino Emily Barlaston... Per sia prezentado ŝi sukcese ridigis la tutan publikon. Akompanate de pianisto Andrew Wise, ŝi proponis perfektan interpretadon de “Vissi d’arte” el Tosca de Puccini. Por la prominentaj gastoj ŝi havis donaceton: kompaktan diskon de opero, kompreneble...
Twentsche Courant
Fraŭlino Emily Barlaston ludas rave per voĉalto, genro, kaj klasikaĵoj el la opero kaj la muzika komedio... Burĝa sinjorino kun hartubero senmaskigas sin japana militanto el The Mikado (Sullivan), en kiu multo misas, sed ŝi ridigis la tutan teatron...
Frans Mulders, Dagblad Tubantia
Estis fraŭlino Emily Barlaston kiu donis impeton al la spektaklo kun “Let’s call the whole thing off”, la plej fama kverelo el la historio de la muzikalo, kaj kompletigita per klakdancado kaj eta valso... mi forte insistas ke tiu, kiu povas unuigi perfektan absurdecon kaj senkomparan teĥnikon, estas fraŭlino Emily Barlaston. Ŝi surprizas la publikon ree kaj ree, ekzemple en “Indian Love Call”, en kiu malsubtilega eĥo venas de la balkono, kaj ŝi malsupreniras la ŝtuparon kun tomahoko en la formo de telefona ricevilo...
Koen Edeling, Twentsche Courant
...tondraj manklakoj salutis la nepran stelulinon de la Viena Kongreso: fraŭlino Barlaston. La ŝereema praonklino ja kontribuis, kiel ĉiuj antaŭe, muzike sed kun la pluso de siaj vort- kaj korpŝercoj. Ŝi nepre perdis iom da populareco kiam ŝi ne cedis al la revokegaj aplaŭdoj kaj bisoj. Sed necesis lasi la scenejon...
István Ertl
La furora pra-onklino...
Interesan novaĵon... konsistigis la prezento de fraŭlino Barlaston. Ŝi nepre venas de Britujo kaj nepre estas Esperantisto, ĉar inter la koncerto-piano akompane ludita de Elena Puhova kaj dek sep glasetoj da ŝereo ĉifonis du flagoj: la verda, kaj la brita “Union Jack”. Ŝian aĝon kalkulu mem: ŝi diris ke Giacomo Puccini persone amikis al ŝia patrino kaj ke ŝi mem – imagu! – iam dancis en Viena Esperanto-kongreso kun Roger Bernard, tiu romantika franco. La fako de Fraŭlino Barlaston estas muziko, opera kaj opereta, kun repertuaro el Tosca, My Fair Lady kaj The Mikado. Se ni kredas la onidirojn laŭ kiuj sub la fantaziaj kostumoj – unu el ili farita el “dek kvin metroj da veluro kaj tri kokinoj” – ke sub la brita praonklina eksteraĵo kaŝiĝas iu tute alia ol aĝa britino, ni des pli alte rajtas taksi la kanto-kapablojn de Fraŭlino Barlaston.
Ŝia spektaklo ja estas kabareto, kio jam preskaŭ senescepte signifas humuran monologon kun vortludoj, ŝercoj kaj senrespektaj aludoj al konataj homoj. Dum la prezento menciiĝis, krom Roger Bernard, la prezidanto de UEA John “Christopher” Wells, la libroservo-respondeculo Pasquale Zapelli kaj eĉ la ĝenerala direktoro, kies unua nomo kabaretiĝis al “Simio”.
Kantista ino, do, en si mem jam amuza specio. Krome maljuna, kaj brite-sprita misparola.
Kiam oni ŝatas ion pri kio oni iomete ankaŭ hontas, eblas tamen omaĝi al ĝi per ridindigo.
Estu ĝi trodolĉa muziko, aŭ praonklinoj, aŭ Esperanto mem.
Giulio Cappa
...Ni koncertis, ni kabaredis, ni barlastonis...
John C. Wells
Plej plaĉis fraŭlino Barlaston!
John C. Wells, Bengt-Arne Wickström kaj la tre karmemora Michel Pilger
[...Emily Barlaston], en kostumo kvazaŭ kreita de Dame Edna... senspirigis la publikon per “Là ci darem la mano” de Mozart.
La absolute alta parto de la vespero estis ia “Last Night of the Proms” kiun fraŭlino Barlaston aranĝis kaj el kiu ŝi faris veran okazaĵon, pere de la brila kunkantiga numero “Land of Hope and Glory”. Ŝi ĵetis flagojn, kornojn kaj paper-serpentaĵojn en la salonegon de la plenplena teatro Twentse Schouwburg.
Twentsche Courant
...la feste ĥaosan finon enkondukis fraŭlino Emily Barlaston, kiu persvadis la publikon kunlabori en “Land of Hope and Glory” laŭ la maniero konata en la Last Night of the Proms.
La “grand old lady” kunportis por ni kornojn, sonorilojn, paperserpentaĵojn kaj flagojn... Elĉerpaĵojn el la operoj Carmen kaj Don Giovanni ŝi atakis kun profesieco. Tial por la “Prom” jam estis multe da ekscito, kaj unu sinjoro eĉ stariĝis por entuziasme direkti la orkestron, kaj la publiko kantis el plena koro.
Dagblad Tubantia
...kaj same adorata de la publiko
Aĥ, tiu kabaretema fraŭlino Emily Barlaston! La kongresanaro, kiun ŝi konkeris jam pasintjare, pretas kredi ĉion pri ŝi. Eĉ ke ŝi estas honora oficirino de la Ruĝa Armeo. Nu, post la gloragoj en Valencio ŝi certe promociiĝos al sub-kolonelo... en admirinde ridinda vesto de Carmen kaj kun ties fama ario! Cetere, la vesto estis forstriptizita, kaj aperis Barlaston en sia kutima, angle rigora kostumo.
La publiko ĝuis: la brilan dueton de Emily kaj Elena Puhova, ŝia fidela pianistino, la arion de Tosca, la magiaĵojn, eĉ la katenadon de senkulpa junulo al seĝo... Iel ajn, aplaŭdego ne mankis, la publiko restis kontenta pri sia adoratino.
Michael Bronstejn
...Tute alian genron de teatro la publiko [en Krudttønden, Kopenhago] povis ĝui danke al la absolute revelacia fraŭlino Emily Barlaston! La programo konsistis el oper-arioj, kanzonoj, dancoj, skeĉoj, parodioj – ĉio bezona por amuza altnivela kabaredo: kaj Emily estis perfekta kaj nekomparebla! Kongruo de alta profesieco kun persona ĉarmo, aparta talento engaĝigi kaj kantigi la spektantaron, faras tiun spektaklon neforgesebla.
la karmemora Zofia Banet-Fornalowa
La reveno de Emily...
Ĵaude la atendata burleskulino finfine kontentigis sian jam entuziasman admirantaron, kiu venis amase... Fraŭlino Barlaston estas unika figuro en nia jam vasta kaj bunta spektakla panoramo. Ŝi vere sprite, verve, plej virtuoze kapablas amuze agresi la publikon kaj ekspoldigi aplaŭdojn, per la ŝokdiroj, la movoj, la partoprenigo de la spektantaro kaj precipe per la kantado... Jes, ja, pli ol kabareda temas pri klaŭneca (en bona senco) spektaklo, sed de homo, kiu kapablas ĝisfunde ekspluati ĉiujn trukojn de la metio. Jes, la pasintjaraj panegiroj ne troigis. Brave, revenu denove, fraŭlino Barlaston!
la karmemora Aldo de’Giorgi
La stelulino de “Drie maal alleen”
La mistera sopranulino fraŭlino Emily Barlaston, O.B.E. montris sin hieraŭ vespere la absoluta stelulino en la unika programo Drie maal alleen [Tri foje sola]... Falante kaj restariĝante, la operkantistino ĝojigis la aŭskultantaron per elekto el muzikaj komedioj, tiel nova kiel ĝi estis ridinda...
Dagblad Tubantia
Fraŭlino Emily Barlaston O.B.E. (Ordeno de la Brita Imperio) iras kun pleto plena je ŝereo tra la vestiblo... “Would you like some?” kaj stumblante ŝi pluiras sian vojon. Poste ŝi stumblas sur la scenejon... Botelo, glasoj kaj mansako sur la piano, akompanisto Hans Middelhuis senĝene sobra malantaŭ ĝi. Fraŭlino Barlaston “emerita sopranulino” komencas sian unuan kanton.
Fraŭlino Barlaston estas kreaĵo, kaj plie, tiel bela kreaĵo, ke jam ne gravas kiu staras malantaŭe. Glason post glaso, ŝi lubrikas al si la gorĝon kaj kantas pecojn el My Fair Lady, The Hot Mikado kaj Crazy for You... Pro ridado vi povus preskaŭ forgesi ke vi aŭdas gloran voĉon... la “very British” eks-soprano.
Hans Beuzel, Twentsche Courant
Nekomparebla Emily
La spektaklo de fraŭlino Emily Barlaston estis tre ĉarma, humura, kaj kontentiga. Ŝia spektaklo situas inter lirika kantado, kabareto, kaj teatro-skeĉo; ŝi sukcesis kapti la tutan publikon (junan kaj pli aĝan). Nepre spektinda.
Rafa Blanco
...fraŭlino Barlaston ridigis la ĉeestantaron [en Hotelo Sheraton Walker, Seulo, Koreujo]. Mi rigardis ĉirkaŭ mi – la azianoj enamiĝis al ŝi!...
... Por digne kompletigi la buntan internacian adiaŭan vesperon, sur la podio aperis tiu fama kaj mistera fraŭlino Barlaston el Britio, kiu regalis la ĉeestantaron per du numeroj el Tosca de Puccini kaj “I could have danced all night” el la monde konata My Fair Lady. Tondra aplaŭdo akompanis la “primadonon” – ĉu ŝi devis urĝe reiri al Britio?
Normand Fleury
La pra-onklino
...Jen ŝi, nekomparebla, eĉ en la varmego de la Seula klimato... ŝia tremiganta voĉo, la neimiteblaj movoj, gestoj kaj vortludoj streĉis la ridmuskolojn de la ĉeestantoj seninterrompe... ĉu iu pridubas ŝian britecon? ... ŝi adiaŭis per My Fair Lady: “Mi povus danci plu, eĉ tra la tuta nokt’” kaj ĉiuj samopiniis: Mi povus aŭskulti pli, eĉ tra la tuta nokt’!
Frank Stocker
...en Koreujo
Admirantoj de la talento de Fraŭlino Barlaston povis ĝui ŝian
kabaredan spektaklon. Ne mankis aliaj spritegaj ŝercoj kaj jam
famaj oper-arioj... Tondraj aplaŭdoj estis plene merititaj. Dankon,
Fraŭlino Barlaston, kaj ni esperas, ĝis revido!
la karmemora Ada Fighiera-Sikorska
La distraĵoj
Apartan atenton certe meritas la artaj spektakloj, kiuj abundis en
[U.K., Kongresové a Kulturni] Prago... Kiel antaŭvideble, nia
furora burleskantino, fraŭlino Emily Barlaston, allogis plenige
salonon Zamenhof, ridigante ĉiujn. Ankoraŭfoje ŝi kabaredis,
kantis, skeĉis, ekstravagancis kaj histrionis kiel nur ŝi kapablas
fari. Eble ĉi foje ŝi, iom pli ol kutime, sopranis
seriozĝenre...
la karmemora Aldo de’ Giorgi
Fraŭlino Emily Barlaston, Els de Schepper kaj la danco-trupo Corpus aperas en la urba teatro de Enschede. Fraŭlino Barlaston, emerita soprano, anoncis pecon el la Figaro de la Nederlanda Nazia Turnea Opero, sed ŝi kunkantigas la publikon (“La-la-la”, tre malfacile) en Carmen.
Neniel ebligas silentigi la aŭskultantaron, kio puŝas Fraŭlinon Barlaston al spontanea malespero. Glore.
Hans Beuzel, Twentsche Courant
Jen ŝi, do: fraŭlino Emily Barlaston. Sur podio ne pli granda ol du metroj po du. En longa, blanka robo kun ruĝaj punktoj, kunpremitaj ruĝaj lipoj, ruĝigitaj ungoj, konvenaj perlaj orelringoj kaj kolĉeno, kaj kun naztuketo ĉe la pojno, ŝi aspektas kiel Reĝino. Maljuna Reĝino, oni devas diri, sed kun voĉo tiel klara kiel sonorilo. La pasintan semajnfinon ŝi estis la stela gastino ĉe C.O.C.-Klubo Paradox, kie la “Gegeja Liberiga Semajnfino” okazis inter Vendredo kaj hieraŭ.
Estas preskaŭ la dek-unua kaj tridek Sabat-vespere kiam Fraŭlino Barlaston suriras la podion. Kune kun sia pianisto ŝi scipovas sklavigi la aŭskultantaron dum kvardek kvin minutoj per siaj vortludoj, sugestoj kaj kantoj. Kantoj kiuj sonas, kvazaŭ ŝi ĵus eskapis el opero. La gloran robon anstataŭigas neta du-peca kompleto. La Reĝino fariĝis, kun la grizaj haroj en tubero, normala, rigida sinjorino plurjare aĝa kiu, ĉiam kiam kanto finiĝis, ektrinkas glason da ruĝa vino aŭ ĉu estas portvino, aŭ ĉu ĝi povus esti io alia? Ŝi preskaŭ forstumblis de la podio, sed ŝi sukcesas resti sur la piedoj. Je la fino de la kabaredaĵo, jam ne malebria, ŝi prenas sakon de Marks & Spencer kaj komencas elpreni objektojn. Estas Anglaj flagoj, kornoj, fajraĵoj kaj kantofolioj kun la teksto de “Land of Hope and Glory”. Devas esti ekzerco por la fina kanto, kaj la publiko partoprenas kun plenaj voĉoj. Fraŭlino Barlaston rapide iras al supra etaĝo por trovi sian bluegan robon el veluro kun pelto, por fini sian kabaredaĵon kiel vera primadono, kaj denove tute sobra.
Ekzistas iom da konfuzo pri la inklino de Fraŭlino Barlaston. “Mi ja havis intiman amikon dum la milito,” ŝi diras en sia tualetejo, “sed li forpasis laŭ terura maniero. Post tio mi ne faris al mi zorgojn pri amikoj, mi ne havis tempon por tiaj aferoj. Mi konstante vojaĝas tra la mondo. Mi ne bezonas grandan familion, ĉar mi jam havas sufiĉe da genevetoj.” “Ĉu vi ne do estas iomete soleca?” “Oh, just a little bit,” ŝi diras kaj finas la intervjuon, iomete embarase.
Arnhemse Courant, nia reporterino.
La plimulto el ni konatiĝis kun la nomo Barlastono pro la nekompareblaj kongresaj aperoj de la fama fraŭlino kun la brand-botela mansako...
S.M.G., El la landoj