Fraŭlino Emily Barlaston:

biografieto

Image description

La emerita Angla kantistino Fraŭlino Emily Barlaston, O.B.E., naskiĝis en 19#@ en Stoke-on-Trent, Staffordshire, kaj ricevis la Ordenon de la Brita Imperio el la manoj de sia persona amikino Reĝino Elizabetino la 2-a||| kiel dankon por ŝiaj servoj kiel primadono kaj kultura diplomatino, kaj por ŝia laboro kun la Skoltinoj kaj Skoltinetoj de Anglujo.

 

Kvankam ŝia opera kariero oficiale finiĝis en 1977, ŝi restas aktiva kun recitaloj kaj koncertoj en (interalie) Aŭstralio (Adelaide Centre, Adelajdo), Aŭstrujo (Austria Centre,||| Vieno), Granda Britujo (Royal Albert Hall,||| Purcell Room,||| Tiddy Doll’s kaj Kensington Hilton,||| Londono), Irlando (St. Paul’s Hall, Belfasto), Danujo (Krudttønden,||| Kopenhago), Belgujo (De Zeyp,||| Bruselo), Francujo (La Mounède, Tuluzo), Hispanujo (Palau de la Música,||| Valencio), Koreujo (Sheraton Grande Walkerhill||| kaj Westin Chosun,||| Seulo), Germanujo (Y.M.C.A., Neumünster), Ĉeĥoslovaĥujo (Palaco de Kulturo, Prago), Portugalujo (Barringtons, Almansil) kaj en Nederlando (kie ŝi pasigas multe da tempo) – kaj ĉie kun staranta ovulacio! Ŝi festis la Liberaligon de Nederlando per koncertoj por Anglaj soldatoj, kiujn ŝi pli frue distris en hospitalaj litoj (prezentita en The News Quiz||| de B.B.C. 7).

 

Post sia apero kun la Nederlanda Turnea Opero en la rolo de Baronino Ten Tronckh von Donner zu Wetter en la muzikalo Candide de Leonard Bernstein (sub la batono de karmemora Jan Stulen) ŝi komencis la sepan adiaŭan turneon de sia one-lady-show, nomita One Lady Show. Ŝi aperis kiel gasto de pluraj geeminentuloj en Nederlando, kaj ankaŭ kantis en Freies Radio Rhein-Neckar, Radio Aŭstrujo, Radio Bermudafunk, Radio Pekino, Radio Varsovio, Radio 4 Nederlando kaj ankaŭ – kompreneble! – Radio Esperanto. Ŝi aperis en Pollando en la Esperantokursoj Mazi en Gondolando||| kaj Mazi revenas al Gondolando;||| poste ŝia unua Kompakta Disko Vinilkosmo debutis, kun la Franca kompanio Eurroka.||| Ŝi estas aŭdebla ankaŭ en la Rusaj diskoj Emily kaj la Teulo kaj Knedu min, fraŭlino.

 

Krom partopreno en la Internacia Esperanto-Festivalo en Aalen, Germanujo, ŝi prezentis ankaŭ An Evening Alone with Miss Emily BarlastonThursday in the Park with Emily, kaj An Hour Alone with Miss Emily Barlaston en Vondel-parko, Amsterdamo; pretere, ŝi partoprenis en aidoso-beneficoj kaj aperis en la fama Roza Sabato en Musis Sacrum, Arnhem. Por la futbal-teamo Willem la Dua ŝi ĉefrolis en la filmo Vaarwel, Jan Vullinks kaj ankaŭ gastis en koncertoj kun la Orkestro de Brabanto, la fanfaroj de la Reĝaj Nederlandaj Armeo kaj Mar-armeo, la kapelo de kompanio Philips, la Paletti-Orkestro, la Salon-Orkestro Belle Epoque, kaj la fama Orkestro Concertgebouw.||| En 2000 ŝi ricevis invitojn kanti en la U.K. en Tel-Avivo kaj la I.J.K. en Honkongo, kaj estis la stelulino en la spektaklo Rondom Kerst ĉe teatro De Avenue||| en Tilburg, Nederlando. Iliaj Moŝtoj la Grafo kaj Grafino de Almelo ĉeestis ŝian spektaklon Miss Emily Barlaston’s Back in Town (kia honoro!) kaj poste ŝi aperis en koncerto-serio kun la fama virvoĉa kvarteto Mezzo Macho.||| En 2003, ŝi estis la Ceremoniestrino en Night of the Voice dum la Muzika Festivalo en Enschede, Nederlando.

 

Ekde 2004, Fraŭlino Barlaston aperas regule en Hôtel de l’Europe,||| Amsterdamo, kie ŝi kabaredis ankaŭ por La Ekscelencoj, Iliaj Ambasadoraj Moŝtoj de Britujo kaj Maltujo; orkestrestro Jaap van Zweden invitis ŝin kanti en du koncertoj kun la Nederlanda Simfoni-Orkestro,||| kaj ankaŭ gasti en Hago, je la 100-jara datreveno de lia renoma orkestro, la “Residentie”||| – antaŭ Ŝia Nederlanda Reĝina Moŝto Beatrix, la Reĝino de Holando. Oni ankaŭ invitis ŝin kanti dum festo en la ĉeesto de Lia Nederlanda Reĝa Princa Moŝto Kronprinco Willem Alexander, kaj Princedzino Máxima (lia edzino)! Fraŭlino Barlaston estis ankaŭ la fin-surprizo dum la adiaŭa festo por Lia Ekscelenco, S-ro Clifford Sobel, Ambasadoro de Usono, kaj Lia ĉarma edzino Barbara (en la ĉeesto de pluraj membroj de la Nederlanda Kabineto).

 

Venis aliaj invitoj: koncertoj en Hungerford kaj Newcastle, Anglujo; ripeto de ŝia Kopenhaga kabaredo-konkero, por  KEF 2005 en Helsinko; la Roterdama UK en 2008; Internacia Seminaro en Xanten, Germanio; turneo en Hispanujo kaj Portugalujo; la klimaksa lasta vespero de Straatfestival en Vlissingen, Nederlando; kaj ŝia spektaklo Last Night of the Proms dum Olala Ummi Gummi Festival||| en Lienz, Aŭstrujo. Pretere, Emily ricevis peton de Richard van de Crommert kaj Barrie Stevens aperi kiel Majstrino de la Ceremonioj en la nova programo Hallelujah VariéTea en 2009 kaj 2010 ĉe Comedy Theater in de Nes, Amsterdamo – kun vera Te-Manĝo!